Saluto el la kongreso al samideano Vojtěch „Ŝlosilo“ Klíč

Belega pejzaĝo
bonega vetero
sur Svedia tero
dum enmara naĝo.

Ni ĝojas pri l’kongres,
samidean-medio,
ideoj en kranio
kaj paroliv-progres.

Kvankam nokt’ efemeras,
jen daŭre lumas stelo.
Salut’ el ĝia helo
arde al vi sinceras.

Marteno Miniĥ, Gotenburgo, 2003