ĉiu Eŭropa knabo scias
programaraj patentoj fias
dum programistoj tajpe ŝvitas
korporacioj fiprofitas
por rajtojn siajn ĝui
juristaraĉon vi devas lui
ĉar vian mensan verkon
patentoj povas meti en ĉerkon
mi timas, paĉjo kaj panjo
pri lobiuma fi-kampanjo
kvankam homoj rifuzas
firmaegoj influon misuzas
rajton je informoj skuas
liberecon frap-detruas
malevoluebligas
al sklaveco nin instigas
mi krias ek al faro
vivu la libera programaro
pereiĝon ĝi eskapu
influulojn pri tio frapu
Jen estu fajn
programu ion ajn
uzeblu ajna er'
datuma liber'
Unu komo kvardek kvar
por libera programar'
al patentoj kontraŭstar'
por libera programar'
tri komo unu kvar
por libera programar'
estas ĝu'! bravas ho!
GNU GPL! kaj
rompu na krad'
libera pensad'!

dediĉita al FFII, 2004