Iuj elde Kelo kaj iuj detrans Baro
venis al Liberec’ ni bunta aro
pli ol ducent junaj uloj el pli ol kvardek landoj
ni plenigis la placon per buntaj standoj
– samideanoj – en tiu senco
ke en lingvo arta ’stas komunikpotenco
kaj ni kunas en tĭu ago, kaj ne nur penso
tamen ni perceptas per ĉiu nia senso ke kvankam
kurten’ fera eksas, jen mensaj baroj restas
kaj ŝovinismo pestas, araneaĵojn mensajn teksas
kaj homoj miskomprenas, kaj alieco ilin ĝenas
kaj naciismo trenas ĝis kie oni svenas
sed se ni proponas pri neŭtrala fundamento
jen renkontatas antaŭjuĝfontanta malkonsento
kaj fiaj uloj kies pria scio fakte feblas
aplombas ke en planlingvo kulturo ne eblas
kaj Klaŭso granda prezidento ĉerize surtortas
dirante ke eŭropeco kaj Esperanto mortas;
hej Klaŭso estimata, mi diras sen dubo
ke tiu via elŝprucaĵo ’stas plej granda rubo
ke kĭon vi entombigas
per vĭa ŝovela lango
tio vivas kaj cirkulas en mĭaj vejnoj kun sango kaj
se teoriuloj pri neebleco blekas
pri tio ni ĝuante nĭan kulturon fajfe fekas
obstinajn lingvajn barojn ni praktike boras
kaj internacieco ĉe ni vere floras kĭam ni
kune festas el ĉiuj lando frate
jen lingva egaleco jame faktas ĉe ni glate
kaj Libereca vento blovas viajn horizontojn ŝovas
kiam forta voko krias: hej homoj, funkcias!

Marteno, Liberec, 2009